METRO. Useful Information and Timetable

Kiel uzi Moskvan metroon

Metropoliteno estas la plej rapida, sekura kaj oportuna rimedo por veturi tra Moskvo. Radiusaj linioj trairas la tutan urbon. Ĉiu el ili havas propran nomon, numeron kaj koloron sur la skemo de la metroo. Ĉe iliaj kruciĝoj funkcias transirejoj. Krome, ekzistas la ringa linio, kuniganta ĉiujn radiusojn kaj 7 plej grandajn fervojajn stacidomojn. Por veturi de unu loko al alia tra tuta urbo, vi bezonos ne pli ol du ŝanĝojn (kutime malpli).

Por eniri en la metroon, vi devas aĉeti bileton (magnetan aŭ senkontaktan karton) en kaso, en vestiblo de la stacio. La senkontaktan karton necesas almeti al la flava rondo de ruĝe lumanta automata kontrolilo dekstraflanke de la trairejo; post apero de verda lumo aŭ verde lumanta nombro de restintaj veturoj trairu. La magnetan karton necesas enmeti en la fendon de la kontrolilo, de sube, laŭ la kolora montrilo. La aŭtomato markas unu veturon - la informo estas presata dorsflanke de la karto, la plej lasta cifero indikas kvanton da restintaj veturoj. Reprenu la karton kaj post apero de la verda lumo trairu. Se vi planas uzi la metroon plurfoje, ni rekomendas aĉeti karton por pluraj veturoj aŭ monatan bileton - tiakaze ĉiu aparta veturo kostos malpli.

Por via oportuno en ĉiu stacio kaj en ĉiu vagono trovigas koloraj skemoj de la metroo. Krome, en la trajnoj sonas voĉaj informoj (nur ruslingve) pri la sekva stacio kaj transirejoj. Vira voĉo anoncas direkton al la urbocento (sur la ringa linio - horloĝdirekte), la virina - for de la centro. Atentu: la vagonaj pordoj fermiĝas kaj malfermiĝas aŭtomate. Se vi bezonas helpon, turnu vin al deĵoranto en stacio (en blua uniformo kun ruĝa kapvesto) au al milicisto.

La metrostacioj malfermiĝas laŭ la horaro inter 5.30-5.45 matene. Eniro al stacioj kaj transiro inter linioj fermiĝas je 1.00 nokte, tamen se vi jam estas en trajno, vi nepre atingos vian celstacion ankaŭ post tiu tempo. Lastaj trajnoj startas de finstacioj je 1.03.

La monorela trafik-sistemo funkcias ĉiutage ekde 7.00 ĝis 23.00.

Smart-card (2007)  Monthly pass for schoolchildrens (2007)

Prezoj de biletoj (ekde 01.01.2011):

Metropoliteno
1 veturo* (validas dum 5 tagoj ekde aĉeto)28 rub
2 veturoj (validas dum 5 tagoj ekde aĉeto)56 rub
5 veturoj (validas dum 45 tagoj ekde aĉeto)135 rub
10 veturoj (validas dum 45 tagoj ekde aĉeto)265 rub
20 veturoj (validas dum 45 tagoj ekde aĉeto)520 rub
60 veturoj (validas dum 45 tagoj ekde aĉeto)1245 rub
Por kalendara monato (ne pli ol 70 veturoj)1230 rub
Universala bileto por tramo, buso, trolebuso (nelimigita kvanto da veturoj) kaj metroo (ne pli ol 70 veturoj), por kalendara monato2380 rub
Monorela trafik-sistemo
1 veturo (validas nur dum unu tago)28 rub
Por kalendara monato (ne pli ol 70 veturoj)1230 rub
* Unu veturo estas konsiderata ekde eniro al metroo ĝis eliro en la urbon, sendepende de la distanco kaj nombro de lini-ŝanĝoj.
<< METRO Main page <<
Rambler's Top100